Saltu al enhavo

Romaine Brooks

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Romaine Brooks
Persona informo
Naskonomo Beatrice Romaine Goddard
Aliaj nomoj Goddard, Beatrice Romaine • Goddard, Romaine • Brooks, Mrs. John Ellingham
Naskiĝo 1-an de majo 1874 (1874-05-01)
en Romo
Morto 7-an de decembro 1970 (1970-12-07) (96-jaraĝa)
en Nico
Tombo Russian Orthodox Cemetery in Nice (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Ŝtataneco Italio (1946–1970)
Reĝlando Italio (1874–1946)
Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Académie Colarossi (en) Traduki
Doane Academy (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Maj. Henry Seaman Goddard (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Ella Waterman (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o John Ellingham Brooks (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Amkunulo Ida Rubinstein (en) Traduki
Natalie Clifford Barney Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo
konstrua desegnisto
skulptisto
artisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Portrait of Natalie Clifford Barney
Madame Gaston Legrand au champ de courses
vdr

Romaine BROOKS (n. la 1-an de majo 1874 - m. la 7-an de decembro 1970), aŭ denaske Beatrice Romaine GODDARD, estis usona pentristino kaj portretistino, kiu ĉefe uzis grizajn farbojn en siaj verkoj. Ŝi malagnoskis tiamajn artmovadojn kiel kubismofaŭvismo, kaj estis plivole inspirita de la simbolista kaj estetikista movadoj de la 19-a jarcento, precipe de la verkoj de James McNeill Whistler. Ŝiaj pozistoj, el anonimuloj al bonfamaj aristokratoj, estis tre diversaj. Sed ŝi estas precipe konata pro siaj bildigoj de kvazaŭe senseksaj, virdresitaj virinoj, inkluzive de sia memportreto de 1923, kiu restis ŝia plej multe kopiita verko.

Riĉeco ebligis, ke ŝi mem elektu siajn pozistojn, kaj ŝi ofte portretis amikojn, ekzemple la itala verkisto Gabriele d'Annunzio, la rusa dancistino Ida Rubinstein aŭ sia longdaŭra amantino Natalie Clifford Barney. Kvankam ŝi vivis ĝis la jaro 1970, nur tre malmulte pentris ŝi post 1925.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]